Frankismo (judismo)

Frankismo
religia organizaĵo
sekto Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1755 vd
Fondinto(j) Jakob Frank vd
vdr

Frankismo estis Ŝabtajanisma religia movado el judismo de la 18-a kaj 19-a jarcentoj,[1] centrita en la estreco de la postulanta mesio Jacob Frank, kiu vivis el 1726 ĝis 1791. Frank malakceptis religiajn normojn, kaj diris al siaj sekvantoj, ke ili devige trarompu des pli multajn moralajn limojn kiom eble. Je ties pinto, oni reklamis 50 000 sekvantojn, ĉefe judoj loĝantaj en Pollando kaj aliaj partoj de Orienta Eŭropo.[1][2][3]

La judaj aŭtoritatoj en Pollando ekskomuniis Frank kaj liajn sekvantojn pro iliaj herezaj doktrinoj kiuj inkludis diigon de li mem kiel parto de triunuo kaj aliaj polemikigaj konceptoj kiel nov-karpokrata "purigo pere de trarompo".[4]

Frank ŝajne kreis novan tendencon de judismo, kiu fakte aligis kelkajn aspektojn de Kristanismo en Judismon. La disvolvigo de tiu Frankismo estis unu el la konsekvencoj de la mesia movado de Sabbatai Zevi. Tiu religia mistikismo proponis sociekonomiajn ŝanĝojn inter la judoj de Pollando, Litovio kaj Rutenio.

  1. 1,0 1,1 Frankism. En The YIVO Encyclopedia of Jews in Eastern Europe
  2. Heretic of the Month: Jacob Frank En Webarchive [1] dato = 2016-10-12. Gazeto American Jewish Life
  3. Jacob Frank. britannica.com. Alirita 24a de Oktobro 2010.
  4. Maciejko (2003)

Developed by StudentB